Portugalparolantaj afrikaj landoj

La landoj de PALOP, ruĝe

La Portugalparolantaj afrikaj landoj konsistas el kvin afrikaj landoj kie la Portugala lingvo estas oficiala lingvo: nome Angolo, Kaboverdo, Gvineo Bisaŭa, Mozambiko kaj Santomeo kaj Princo.[1] Krom havi komunan lingvon, tiuj iamaj kolonioj de la Portugala Imperio, kunhavas fortan “kulturan identecon, similan sistemon de regado kaj longan tradicion de kontaktoj kaj interŝanĝoj inter ili”.[2] En 1992, la kvin Lusofonaj Afrikaj landoj formis interŝtatan organizon nome PALOP, siglo kiu aludas al la Afrikaj Landoj de Portugaala Oficiala Lingvo (en portugala Países Africanos de Língua Oficial Portuguesa).[2] La landoj de PALOP subskribis oficialajn interkonsentojn kun Portugalio,[3] La Eŭropa Unio[2] kaj la Unuiĝintaj Nacioj,[4] kaj ili kunlaboras por helpi la disvolvigon de kulturo, edukado kaj konservado de la portugala lingvo.[1] Kun Portugalio kaj Brazilo en 1996, la Portugalparolantaj afrikaj landoj starigis la Komunumo de portugallingvaj landoj (en portugala Comunidade dos Países de Língua Portuguesa}, mallongigita al CPLP),[5] kaj Orienta Timoro poste aliĝis en 2002.

  1. 1,0 1,1 PALOP. Eurostat. Konsultita la 25an Septembro 2012.
  2. 2,0 2,1 2,2 PALOP and Timor Leste: cooperation with Lusophone countries. European External Action Service. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-09-22. Alirita 2021-08-18. Konsultita la 25an Septembro 2012.
  3. "Projecto Apoio ao Desenvolvimento do Sistema Judiciário PIR PALOP" Arkivigite je 2014-08-10 per la retarkivo Wayback Machine. Konsultita la 25an Septembro 2012.
  4. "Speech of the Ambassador Dulce Maria Pereira, executive secretary to the Community of Portuguese-Speaking Countries to the General Assembly of the United Nations concerning HIV/AIDS". 25–27 Junio 2001. United Nations. Konsultita la 25an Septembro 2012.
  5. "Roundup: Portuguese-Speaking African Countries embrace new era". English People Daily.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search